Inici Versió per a imprimir Ajuda Mapa del web
Centre Nitobe per a la Democràcia Lingüística

Activitats

Valid XHTML 1.0 Strict

Fòrum

Vista general / Idees d'investigació / la debato pri la objekto de interlingvistiko
Pàgines(1) [1]
Nou missatge

 Autor   Missatges 
José
Antonio
Vergara

Loĝlando: Chile


2006-05-21 03:20:51 Respondre
En la enkonduko al la sekcio Esplorado legeblas ke "Lingva demokratio estas plejofte studata ene de socilingvistiko kaj interlingvistiko. (Socilingvistiko temas pri lingvo en sia socia kunteksto; interlingvistiko estas la studo de planlingvoj.) Aliaj subdisciplinoj de lingvistiko, kiel ekzemple aplikita lingvistiko, (...)"

1. estas jam longdaura debato pri kio estas la esplorkampo de interlingvistiko, chu nur la planlingvoj (=planlingvistiko, ekz. A. Sakaguchi), chu ghenerale la internacia lingva komunikado (D. Blanke, S. N. Kuznecov). Lau mi, evidentas ke la dua aliro estas pli koncerna chi-teme.

2. Socilingvistiko temas pri lingvo en ghia socia kunteksto (kial oni uzis la refleksivon "sia" ?)

3. Mi opinias ke en Esperanto ne estas necese traduki Applied Linguistics per "aplikita lingvistiko", sed simple kaj pli trafe per  aplika lingvistiko kiel ekzemple faras Probal Dasgupto pri sia propra fako.
Traduccions: eo
 
Probal Dasgupta
Loĝlando: India


2006-05-23 12:05:32 Respondre
pri la objekto de la interlingvistiko:
miakomprene la diferenco inter ekzemple
sakaguchi kaj blanke ne estas tio, ke
che sakaguchi la interlingvistiko temus
nur pri la planlingvoj dum che blanke
ne. lau mi, blanke enkadrigas la studon
de la planlingvoj en pli gheneralajn
mondajn _demandojn_, al kiuj la planlingvoj
estus samtempe formaj kaj sociaj _respondoj_,
dum sakaguchi pli okupighas pri la formaj
demandoj surbaze de la kategorioj de
aprioreco, aposterioreco kaj simile.

pri la terminoj aplikita lingvistiko
kaj (mia) aplika lingvistiko, mi
dirus nur, ke _aplikita_ nepre estu
_aplikata_ ech che tiuj, kiuj ial
preferas la participan formon.

amike

probal
Traduccions: eo
 
Razen Manandhar
Loĝlando: Nepal


2008-02-08 09:05:49 Respondre
Ĉio estas en ordo. Tamen mi kredas ke studado pri lingva demokratio kaj praktiko de ĝi en la registaro estas aliaj aferoj. Se oni parolas pri Nepalo, la inteligentuloj aŭ lingvistikistoj ofte parolas, studas, diskutas kaj prelegas pri ĝi en uriversitato. Sed mi ne povas vidi ĝin en brila tago en registaraj oficejoj kvankam mi serĉus ĝin kun kandelo....

Razen Manandhar
www.razeno.net
Traduccions: eo

Pàgines(1) [1]
Nou missatge
Abonar-se a la discussió

Vols fer algun comentari sobre aquesta pàgina? | Tornar